Gene Sharp | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gene Sharp | |||||
Naskiĝo | 21-an de januaro 1928 en North Baltimore | ||||
Morto | 28-an de januaro 2018 (90-jaraĝa) en Bostono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Orient-Bostono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Kolegio Sankta Katerino Ohia Ŝtata Universitato - sociologio (–1951) Universitato de Oksfordo - doktoro de filozofio (–1968) Ohia Ŝtata Universitato - Bakalaŭro de Artoj (–1949) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikologo universitata instruisto sociologo verkisto filozofo pacifisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio, politika scienco, sociologio kaj pacismo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | From Dictatorship to Democracy vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gene SHARP (la 21-an de januaro 1928, en norda Baltimore, mortis ĵus fariĝinte 90-jara la 28-an de januaro 2018 en Bostono) estis usona politikologo, filozofo, verkisto, universitata instruisto, sociologo kaj homrajta aktivulo, konata pro siaj multaj verkaĵoj pri neperforto kaj memregado. Nomita "la Makiavelo de neperforto" kaj "la Clausewitz de la teorio de neperforta batalado" [1].
Sharp ankaŭ estis profesoro pri politika scienco kaj la fondinto de la Instituto Albert Einstein, neprofitcela organizo kiu studas kaj antaŭenigas la uzon de neperfortaj agoj por antaŭenigi demokration en la landoj de la mondo. En 2012 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.